 |
|
| 
Gratulojn okaze de 30-a naskiĝtago de Tomska Esperanta klubo!
Dimanĉe, la 24-an de majo 2009 okazis festado de 30-a naskiĝtago de de Tomska Esperanto klubo (TEK). Ci festadon partoprenis ne nur dudeko de diversgeneraciaj tomskaj geesperantistoj, sed ankaŭ kvin gastoj el Novosibirsko. La grupo de gastoj sub gvido de Katerina Arbekova venis la antaŭan tagon por fari ekskurson tra Tomsko kaj por gratuli tomskanojn okaze de la festo. Gi okazis en la tradicia renkontiĝloko - sur alta bordo de rivero Tom' apud vilago Anikino.
Antau 30 jaroj ie eksterurbe Anatolij Gulidov, Aleksandr Ŝlafer kaj Aleksej Birjulin faris lingvopraktikan tendareton por kursanoj. Tie ili decidis fondi la TEK-on kaj ekis novan etapon en la Tomska E-vivo.
Kvankam ili ne estis la unuaj: en marto de 1908-a jaro komenciĝis kursoj en medicina fakultato de Tomska Universitato, poste aliaj kursoj - en Teknologia Instituto. En 1911-a jaro tomskaj esperantistoj partoprenis industrian-agrokulturan ekspozicion en Omsko. Post la unua mondmilito en Tomsko en domo en ĉefstrato situis stabejo de Hungaraj militkaptitoj (pri tiu atestas tabulo kun rus-esperanta surskribo sur la domo). Sed en 30-aj jaroj de XX-a jarcento la esperantistoj iĝis la viktimoj de persekutoj, tial en Tomsko preskaŭ haltis la E-vivo.
Nur en 80-aj jaroj samideanoj Gulidov, Ŝlafer kaj Birjulin ekis tre viglan movadon kaj amasan instruadon de la Lingvo Internacia. TEK de la okdekaj jaroj estis granda klubo. Menciindas la tiamaj instruistoj kaj aktivuloj de Esperanto-klubo: Olga Obrazcova (Ivanova), Zina Ratkina, Tanja Kokoreva, Ljuba Prudĉenko kaj aliaj. En 90-aj jaroj la klubo perdis ejon kaj pro tio la kursoj okazis neregule kaj la anaro malpligrandiĝis. Sed malgraŭ tio la klubo organizis du grandajn aranĝojn: OrSEJTojn en 1992-a kaj 2000-a jaroj. Nun la klubo iom pli aktivas, okazas kursoj, tomskanoj partoprenas diversajn E-aranĝojn. La plej aktiva vojaĝanto kaj partoprenanto estas Vladimir Minin.
Dum la festo ni kune preparis kaj manĝis ŝaŝlikojn kaj salatojn, multe amuziĝis kaj rememoris la fruan historion de la klubo. Aldone ni kantis multajn kantojn kun gitarakompano de Daŝa Obrazcova. La plej admirinda esperantajo estis flago de TEK, ĉiuj novuloj fotiĝas kun ĝi. Ni kune ĝojis ne nur pro printempa naturo, sed ankaŭ pro bona kompanio.
Poste okazis elekto de prezidanto de TEK. Post longa diskuto por la posteno oni elektis Koĉjon. Dum la arango kun ni estis ĵurnalistoj de la loka gazeto "Tomskij vestnik" ("Tomska kuriero"), ili multe intervjuis la partoprenantojn kaj eĉ mem ekvolis lerni Esperanton. La lasta programero estis ludo Ĉapelo, kiu amuzis ĉiujn. La aranĝo estis tre bona, ĉar partoprenis gin multaj jam neaktivaj geesperantistoj, espereble la sekvan jubileon ni festos pli aktive kaj multnombre!
Koĉjo
|