По русски (Russian)

NOVAĴOJ

29.11.2009
Kiel ni promenis al Talovskie Tasoj!

27.11.2009
Anonco - sabate (28.11.2009) je 18.30 okazos trarigardo de filmo kun esperantaj subtitoloj. Ĝi estos komedio, kiun tutcerte neniu antaŭe vidis, sed tre bona kino! Ĉiu interesinto demandu pri la loko kaj kondiĉoj ĉe: esperanto2000@sibmail.com.

14.11.2009
Sabate, la 7-an de novembro de 2009-a jaro okazis spektado de animacifilmo "La triopo el Bellevile" kun esperanto-subtitoloj! Laŭ atestoj de spektantoj, interkiuj estis tri komencantoj, la filmo estis spektinda! :) Krome ni iomete ludis kaj trinkis teon! Skribu esperanto2000@sibmail.com, se vi volas aliĝi al la sekva kinoseanco, kiu okazos fine de novembro 2009! Ĝis baldaŭ!

14.11.2009
Atenton! La vojaĝo al Talovskije ĉaŝi estas transmetita de 15-a al la 22-a novembro 2009! Ĉiuj interesantojn estas bonvenataj informi pri sia partopreno ĉe esperanto2000@sibmail.com!

27.06.2009
Kinoseanco en Tomska Esperanta klubo!

03.06.2009
La 3-an de junio 2009 aperis bona kaj granda artikolo pri la 30-a naskiĝtagofesto de Tomska Esperanto-Klubo kaj pri Esperanto en tagĵurnalo "Tomskij Vestnik" #87(4439)/21(381) en urbo Tomsk (Rusio)

24.05.2009
Dimanĉe, la 24-an de majo 2009 okazis festado de 30-a naskiĝtago de de Tomska Esperanto klubo

19.05.2004
Tomska Esperanto-klubo iĝis 25-jara!

29.02.2002
La paĝaro estis premiita dum Konkurso de tomskaj paĝaroj TAG-2002.

05.02.2002
Solena malfermo de la paĝaro!
Fakte estas finfarita nur ruslingva parto, sed ĝi estas pli grava laĝ mi.
Preskaŭ dum jaro la paĝaro estis konstruata ĉar estis kialoj interrompi laboron. Sed de hodiaŭ: Bonvenon!

10.05.2001
Hodiaŭ mi decidis poiomete komenci fari esperantan parton de la paĝo.

07.04.2001
Konstruado de la paĝo komenciĝis (ĝi komenciĝis de rusa versio...).